Psalmo 33
|
1
|
ĝoje kantu, ho piuloj,
antaŭ la Eternulo;
Al la justuloj konvenas glorado.
|
|
2
|
Gloru la Eternulon per harpo,
Per dekkorda psaltero ludu al Li.
|
|
3
|
Kantu al Li novan kanton,
Bone ludu al Li kun trumpetado.
|
|
4
|
Ĉar ĝusta estas la
vorto de la Eternulo,
Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
|
|
5
|
Li amas justecon kaj juĝon;
La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
|
|
6
|
Per la vorto de la Eternulo
estiĝis la ĉielo;
Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
|
|
7
|
Li kolektis kiel en tenujon la
akvon de la maro,
Li metis la abismojn en konservejojn.
|
|
8
|
Timu la Eternulon la tuta tero;
Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
|
|
9
|
Ĉar Li diris, kaj tio
fariĝis;
Li ordonis, kaj tio aperis.
|
|
10
|
La Eternulo neniigas la
interkonsenton de la popoloj,
Li detruas la intencojn de la nacioj.
|
|
11
|
La decido de la Eternulo restas
eterne,
La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
|
|
12
|
Felica estas la popolo, kies Dio
estas la Eternulo;
La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
|
|
13
|
El la ĉielo la Eternulo
rigardas,
Li vidas ĉiujn homidojn.
|
|
14
|
De la trono, sur kiu Li sidas,
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
|
|
15
|
Li, kiu kreis la korojn de ili
ĉiuj,
Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
|
|
16
|
La reĝon ne helpos granda
armeo,
Fortulon ne savos granda forto.
|
|
17
|
Vana estas la ĉevalo por
helpo,
Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
|
|
18
|
Jen la okulo de la Eternulo
estas sur tiuj, kiuj Lin timas,
Kiuj esperas Lian favoron,
|
|
19
|
Ke Li savu de morto ilian animon
Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
|
|
20
|
Nia animo fidas la Eternulon;
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
|
|
21
|
Ĉar pro Li ĝojas nia
koro,
Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
|
|
22
|
Via favoro, ho Eternulo, estu
super ni,
Kiel ni esperas al Vi.
|