Psalmo 34
De David, kiam li ŝajnigis sin freneza
antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu
lin forpelis kaj li foriris.
|
1
|
Mi gloros la Eternulon en
ĉiu tempo;
Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.
|
|
2
|
Per la Eternulo gloriĝas
mia animo;
La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
|
|
3
|
Gloru la Eternulon kun mi,
Kaj ni altigu kune Lian nomon.
|
|
4
|
Mi serĉis la Eternulon, kaj
Li respondis al mi,
Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
|
|
5
|
Kiuj rigardas al Li, ricevas
lumon,
Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
|
|
6
|
Jen ĉi tiu mizerulo vokis,
kaj la Eternulo aŭdis,
Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
|
|
7
|
Anĝelo de la Eternulo
postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,
Kaj Li ilin savas.
|
|
8
|
Provu kaj vidu, kiel bona estas
la Eternulo;
Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
|
|
9
|
Timu la Eternulon, Liaj
sanktuloj;
Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
|
|
10
|
Leonidoj estas senhavaj kaj
malsataj;
Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
|
|
11
|
Venu, infanoj, aŭskultu
min;
Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
|
|
12
|
Kiu ajn vi estas, homo,
Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
|
|
13
|
Gardu vian langon kontraŭ
malbono,
Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
|
|
14
|
Dekliniĝu de malbono kaj
faru bonon,
Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
|
|
15
|
La okuloj de la Eternulo estas
turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
|
|
16
|
La vizaĝo de la Eternulo
estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon,
Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
|
|
17
|
Oni krias, kaj la Eternulo
aŭdas,
Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
|
|
18
|
Proksima estas la Eternulo al
tiuj, kies koro estas rompita,
Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
|
|
19
|
Multaj estas la suferoj de
piulo;
Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
|
|
20
|
Li gardas ĉiujn liajn
ostojn;
Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
|
|
21
|
La malbonulon mortigos la
malbono;
Kaj la malamantoj de piulo pereos.
|
|
22
|
La Eternulo liberigas la animon
de Siaj sklavoj;
Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.
|