Psalmo 35
De David.
|
1
|
Batalu, ho Eternulo,
kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi;
Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.
|
|
2
|
Prenu ŝildon kaj armilojn,
Kaj stariĝu, por helpi min.
|
|
3
|
Kaj nudigu ponardegon, kaj
stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj;
Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.
|
|
4
|
Hontigitaj kaj malhonoritaj estu
tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo;
Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon
kontraŭ mi.
|
|
5
|
Ili estu kiel grenventumaĵo
antaŭ vento,
Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.
|
|
6
|
Ilia vojo estu malluma kaj
glitiga,
Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
|
|
7
|
Ĉar sen mia kulpo ili
submetis por mi sian reton,
Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
|
|
8
|
Venu sur lin pereo neatendite,
Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin;
Por pereo li falu en ĝin.
|
|
9
|
Kaj mia animo ĝojos pro la
Eternulo,
Triumfos pro Lia helpo.
|
|
10
|
Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho
Eternulo, kiu egalas Vin,
Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto,
Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?
|
|
11
|
Stariĝas kontraŭ mi
krimaj atestantoj;
Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
|
|
12
|
Ili pagas al mi malbonon por
bono,
Atencon kontraŭ mia animo.
|
|
13
|
Kaj mi dum ilia malsano metis
sur min sakaĵon,
Mi turmentis mian animon per fasto,
Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
|
|
14
|
Mi kondutis, kvazaŭ ili
estus miaj amikoj, miaj fratoj;
Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.
|
|
15
|
Sed kiam mi difektiĝis, ili
ĝojis, kaj ili kuniĝis;
Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis:
Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
|
|
16
|
Laŭ la maniero de malpiaj
parazitoj,
Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.
|
|
17
|
Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion
rigardos?
Deturnu mian animon de iliaj atakoj,
Mian solan de la leonoj.
|
|
18
|
Mi gloros Vin en granda kunveno,
Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.
|
|
19
|
Ne ĝoju pri mi miaj
maljustaj malamikoj;
Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.
|
|
20
|
Ĉar ne pri paco ili
parolas,
Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.
|
|
21
|
Ili larĝe malfermis
kontraŭ mi sian buŝon,
Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.
|
|
22
|
Vi vidis, ho Eternulo; ne
silentu!
Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
|
|
23
|
Vekiĝu kaj leviĝu, por
fari al mi juĝon,
Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
|
|
24
|
Juĝu min laŭ Via
justeco, ho Eternulo, mia Dio;
Kaj ili ne ĝoju pri mi.
|
|
25
|
Ili ne diru en sia koro: Ha, ha!
tio estas laŭ nia deziro;
Ili ne diru: Ni lin englutis.
|
|
26
|
Ili estu hontigitaj kaj
malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo;
Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
|
|
27
|
Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj
deziras justecon por mi;
Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo,
Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.
|
|
28
|
Kaj mia lango rakontados pri Via
justeco
Kaj ĉiutage pri Via gloro.
|