Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 3
Previous - Next

Click here to show the links to concordance

Psalmo 3

Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.

1

Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,
Multaj leviĝis kontraŭ mi!

2

Multaj diradas pri mia animo:
Ne ekzistas por li savo de Dio.    Sela.

3

Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

4

Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,
Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto.    Sela.

5

Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,
Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.

6

Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,
Kiuj estas ĉirkaŭ mi.

7

Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;
Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,
La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

8

Ĉe la Eternulo estas la savo;
Super Via popolo estu Via beno.    Sela.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License