Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 8
Previous - Next

Click here to show the links to concordance

Psalmo 8
Al la ĥorestro. Por la gitito.

Psalmo de David.

1

Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron super la ĉielon.

2

Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.

3

Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

4

Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

5

Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio;
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

6

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

7

ŝafojn kaj bovojn ĉiujn
Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

8

La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro,
Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.

9

Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License