Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 20
Previous - Next

Click here to show the links to concordance

Psalmo 20
Al la ĥorestro.

Psalmo de David.

1

La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero;
Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

2

Li sendu al vi helpon el la sanktejo,
Kaj el Cion Li vin fortigu.

3

Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn,
Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li.    Sela.

4

Li donu al vi tion, kion deziras via koro;
Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.

5

Ni estos gajaj pro Via venko,
Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.
La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.

6

Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;
Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo,
Forte savas lin per Sia desktra mano.

7

Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn;
Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

8

Ili ŝanceliĝas kaj falas,
Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

9

Ho Eternulo, savu;
La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License