Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 26
Previous - Next

Click here to show the links to concordance

Psalmo 26
De David.

1

Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis;
Mi ne ŝanceliĝos.

2

Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min;
Refandu mian internaĵon kaj mian koron.

3

Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj;
Kaj mi marŝas en Via vero.

4

Mi ne sidas kun homoj malveremaj,
Kaj kun falsemuloj mi ne iros.

5

Mi malamas societon de malbonfarantoj,
Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.

6

Mi lavas miajn manojn per senkulpeco;
Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,

7

Por aŭdigi laŭte gloradon
Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.

8

Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo,
Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.

9

Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj,
Nek mian vivon kun la sangaviduloj,

10

En kies manoj estas krimo
Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.

11

Kaj mi iras en senkulpeco;
Liberigu min kaj korfavoru min.

12

Mia piedo staras sur ebena loko;
En kunvenoj mi benos la Eternulon.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License