Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 32
Previous - Next

Click here to show the links to concordance

Psalmo 32
Instruo de David.

1

Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

2

Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon
Kaj en kies spirito estas nenia malvero.

3

Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
De mia ĉiutaga ploregado.

4

Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero.    Sela.

5

Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.    Sela.

6

Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7

Vi estas mia ŝirmo;
Kontraŭ sufero Vi min gardos,
Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos.    Sela.

8

Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri;
Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

9

Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
Alie ili ne venos al vi.

10

Multajn frapojn havas la malpiulo;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.

11

ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License